PARTO 1

Historieto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino

(ĝis ties oficiala fondo 1985.09.13 / 1685pfR)

 

TEIL 1

Kleine Geschichte der Internationalen Akademie der Wissenschaften (AIS) San Marino

(bis zu deren offizieller Gründung 1985.09.13 / 1685 nGrR)

 

1. Prahistorio

 

1. Vorgeschichte

La Esperanto-Movado evoluigis la Internacian Lingvon precipe per siaj ILo-studlibroj, per vortaroj, privata korespondado, movadecaj revuoj, ĝeneralaj kongresoj kaj beletra literaturo. Sciencaj tekstoj en ILo estas ankoraŭ raraj, se oni ne konsideras la filologiajn kaj historiajn studojn pri la Internacia Lingvo kaj la Esperanto-Movado mem, kaj, pli ĝenerale, la literaturon pri planlingvoj: en ĉi tiuj fakoj, kiujn oni kutimas nomi "interlingvistiko" kaj "esperan­tologio", ILo estas jam konsiderebla kiel la plej grava sciencolingvo.

Die Esperanto-Bewegung entwickelte die Internacia Lingvo vor allem durch ihre ILo-Lehrbücher, durch Wörterbücher, privaten Briefwechsel, zur "Movado" gehörige Zeitschriften, allgemeine Kongresse und schöngeistiges Schrifttum. Wissenschaftliche Texte in ILo sind noch rar, abgesehen von philologischen und historischen Studien über die Internacia Lingvo und die Esperanto-Movado selbst, und, allgemeiner, vom Schrifttum über Plansprachen: in diesen Fachgebieten, die man "Interlinguistik" und "Esperantologie" zu nennen pflegt, kann ILo schon als die wichtigste Wissenschaftssprache angesehen werden.

Tamen jam frue ekestis en la Esperanto-Movado mem unuaj klopodoj, uzi ILon buŝe kaj skribe en sciencoj, kiuj enhave ne senpere rilatas al ĝi. Bonegan superrigardon donas Tazio CARLEVARO per ĉapitro 8 kaj Ivo LAPENNA per ĉapitro 20.4 de la kompleksa verko "Esperanto en Perspektivo" publikigita en 1974. Ni menciu ĉi tie nur la "Internacian Someran Universitaton", kiu la unuan fojon okazis 1925 dum la 17-a Universala Kongreso de Es­peranto (UK) en Genève (CH). Pro instigo de LAPENNA ĝi oka­zadas ekde 1948 ĉiujare kiel parto de la UK-programo kaj kontribuadas al la evoluigo de la fakter­mi­naroj en ILo, kvankam ĝi devis kaj devas (almenaŭ ekster la interlingvistika kaj eperantologia tem­aroj) kontentiĝi per popularsciencaj prelegoj.

Ankaŭ diversajn fakrevuojn en ILo (i.a. pri astronomio, kemio, geologio, jurscienco) kreis kaj subtenas la Esperanto-movado, el kiu eĉ venis kelkaj kompletaj, enhave kaj forme elstaraj libroj sciencaj. Sufiĉu ĉi tie mencii la verkon "Sciencaj Studoj" de 37 aŭtoroj, kiun aperigis 1958 Paul NEERGAARD (enkondukante ĝin per "Retro­spektiva rigardo al 50 jaroj de apliko de Esperanto en la scienco"), kaj la – 1967 fare de Hermann BEHRMANN kompilitan – prelegtekstaron "La Mondpercepto de la Modernaj Natursciencoj", kiu dokumentas la Dekan Internacian Seminarion de la Germana EsperantoJunularo en Münster 1966.

Indessen entstanden schon früh innerhalb der Esperanto-Movado selbst erste Anstrengungen, ILo mündlich und schriftlich in Wissenschaften zu benutzen, die inhaltlich mit ihr nichts zu tun haben. Einen ausgezeichneten Überblick gibt Tazio CARLEVARO mit Kapitel 8 und Ivo LAPENNA mit Kapitel 20.4 des umfangreichen Werkes "Esperanto en Perspektivo", das 1974 veröffentlicht wurde. Wir wollen hier nur die "Internationale Sommeruniversität" erwähnen, die erstmals 1925 während des 17. Universala Kongreso de Esperanto (UK) in Genf (CH) stattfand. Auf Anregung von LAPENNA findet sie seit 1948 jährlich als Teil des UK-Programms statt und trägt ständig zur Entwicklung der internationalsprachigen Fachterminologien bei, obgleich sie sich (zumindest außerhalb der interlinguistischen und esperantologischen Themenbereiche) mit populär­wissen­schaft­lichen Vorlesungen begnügen musste und muss.

Auch verschiedene Fachzeitschriften in ILo (u.a. über Astronomie, Chemie, Geologie, Rechtswissenschaft) schuf und unterstützt die Esperanto-Movado, aus welcher sogar einige vollständige, hinsichtlich Inhalt und Form hervorragende wissenschaftliche Bücher hervorgingen. Es soll hier genügen, das Werk "Sciencaj Studoj" von 37 Verfassern zu erwähnen, das 1958 Paul NEERGAARD herausgab (und mit einer "Rückblickenden Betrachtung auf 50 Jahre Anwendung von Esperanto in der Wissenschaft" ein­­leitete), sowie die – 1967 von Hermann BEHRMANN zusammengestellte – Vor­trags­textsammlung "Die Weltanschauung der modernen Naturwissenschaften", eine Dokumentation des Zehnten Internationalen Seminars der Deutschen Esperanto-Jugend in Münster 1966.

Eble la unua serioza klopodo transpaŝi la limojn de la Esperanto-Movado en la direkto al universitata uzado de ILo estis la "Someraj Univer­sitataj Kursoj" (SUK), kiuj okazadis ekde 1972 en la universitato de Liège (B). Temas pri pluraj, divers­fakaj, 1–2-semajnaj kursoj en ILo kun finaj ekzamenoj. Kvankam, kom­preneble, kaj la sciencistoj, kiuj prelegis en SUK, kaj la gvidantoj de la memstara (belga) asocio, kiu organizis ĉi tiun kursaron, plej­grand­parte agadis (kaj parte ĝis hodiaŭ agadas) ankaŭ en la Espe­ranto-Mo­va­do, oni rajtas diri, ke SUK estis cer­tasence ekstermovadeca scienca in­stitucio:

Vielleicht der erste, ernsthafte Versuch, die Grenzen der Esperanto-Movado in Richtung zu einem universitären Gebrauch von ILo zu überschreiten, waren die "Sommeruniver-sitätskurse" (SUK), die ab 1972 an der Universität Liège (B) stattfanden. Es handelt sich um mehrere, 1–2-wöchige Kurse in ILo über verschiedene Fächer mit Abschluss­prüfungen. Obwohl, verständlicherweise, sowohl die Wissenschaftler, die in SUK vortrugen, als auch die Leiter der selbständigen (belgischen) Gesellschaft, die diese Kursbündel organisierten, größtenteils auch in der Esperanto-Movado tätig waren (und teils noch heute tätig sind), darf gesagt werden, dass SUK gewissermaßen eine wissenschaftliche Einrichtung außerhalb der Movado war:

(1) La regularo kaj la aliaj oficialaj tekstoj de SUK ĉiam uzas la nomon "Internacia Lingvo" anstataŭ la pli malfrua, tipe movadeca kromnomo "Esperanto".

(1) Die Bestimmungen und die anderen offiziellen SUK-Texte benutzen stets den Namen "Internacia Lingvo" statt des späteren, für die Movado typischen Zusatznamens "Esperanto".

(2) Enhave nek la Esperanto-Movado nek la Internacia Lingvo mem estas precipe reliefigitaj per la kursoj de SUK, kiuj tamen sen-escepte okazis en ILo.

(2) Inhaltlich wurde weder die Esperanto-Movado noch die Internacia Lingvo selbst durch die SUK-Kurse bevorzugt hervorgehoben; jedoch fanden diese Kurse ausnahmslos in ILo statt.

Menciindas ĉi tie, ke la kvina pra­formo de la unua, 1984 aperinta vo­lu­mo por siatempe planita, enci­klo­pedieca libroserio de AIS (nome de "Propedeŭtiko de la Klerigscienco Prospektiva") estis la kursteksto por klerigkibernetika seminario, kiun la aŭtoro de tiu (kaj de la ĉi pre­zenca) teksto gvidis dum SUK 1981.

Erwähnenswert ist hier, dass die fünfte Vorgängerfassung des ersten, 1984 erschienenen Bandes zu einer seinerzeit geplanten, enzyklopädischen Buchreihe der AIS (nämlich des "Vorkurses zur Prospektiven Bildungswissenschaft") der Kurstext zu einem bildungskybernetischen Seminar war, das der Autor jenes (und des gegenwärtigen) Textes bei SUK 1981 leitete.

2. ILo kiel ekstermovada scienco­lingvo

2. ILo als Wissenschaftssprache außerhalb der Movado

La kibernetika laborgrupo de la ger­manlingva klerigteknologia asocio GPI (siatempe "Gesellschaft für Programmierte Instruktion, nun "G. f. Pädagogik und Information") jam 1974 rekomendis ekuzi ILon ka­dre de la kibernetika pedagogio, post kiam GPI dum sia simpozio en Wiesbaden (D) en la aprilo de tiu ja­ro estis oficialiginta duan kibernetikan laborgrupon, ILUS ("Interlinguistik und Sprachkybernetik. Ĝia unua gvidanto estis Hermann BEHR­MANN, kaj ĝi uzadis du laborlingvojn: la Germanan kaj ILon.

Die Arbeitsgruppe Kybernetik der deutschsprachigen bildungstechnologischen Gesellschaft GPI (damals "Gesellschaft für Programmierte Instruktion", jetzt "G. f. Päd­agogik und Information") empfahl schon 1974, mit der Nutzung von ILo innerhalb der kybernetischen Pädagogik zu beginnen, nach­dem die GPI bei ihrem Symposion in Wiesbaden (D) im April desselben Jahres eine zweite kybernetische Arbeitsgruppe, ILUS ("Interlinguistik und Sprachkybernetik") offiziell eingerichtet hatte. Ihr erster Leiter war Hermann BEHRMANN, und sie benutzte regelmäßig zwei Arbeitssprachen: Deutsch und ILo.

 

La 15an de novembro de la sama jaro Hermann BEHRMANN fondis en Paderborn (D) kune kun la aŭtoro de la prezenca teksto, kun profesoro Lothar WEESER-KRELL kaj kun aliaj sciencistoj kaj instruistoj la EŬROPAn KLUBOn, al kies laborlingvoj apartenas fakte kaj oficiale ILo. Eŭropa Klubo elektis kiel sian fondoprezidanton Hermann BEHR­MANN, al kiu sekvis en ĉi ofico 1978 la aŭtoro, 1981 Fabrizio PENNACCHIETTI (I), 1983 Wim DeSMET (B), 1985 An­gelos TSIRIMOKOS (GR / B), 1987 Lothar WEESER-KRELL (D), 1989 Karl SCHICK (D). Post ĉi ties subita morto l990.12.13 gvidis la EŭropaKlubon kiel provizoraj prezidan­toj YASHOVARDHAN (IND) kaj ARAM Bizhan (IR). Ekde 1996 Siegfried PIOTRO­W­SKI (D) estas pre­zi­dan­to de ĉi tiu malgranda sed efi­kega asocio.

Am 15. November desselben Jahres gründete Hermann BEHRMANN in Paderborn (D) zusammen mit dem Autor des gegen­wärtigen Textes, mit Professor Lothar WEESER-KRELL und mit anderen Wissen­schaft­lern und Lehrern den EUROPA­KLUB, zu dessen Arbeitssprachen tatsächlich und offiziell ILo gehört. Der Europaklub wählte zu seinem Gründungspräsidenten Hermann BEHRMANN, auf welchen in diesem Amt 1978 der Autor, 1981 Fabrizio PENNACCHIETTI (I), 1983 Wim DeSMET (B), 1985 Angelos TSIRIMOKOS (GR / B), 1987 Lothar WEESER-KRELL (D), 1989 Karl SCHICK (D) folgten. Nach dessen plötzlichem Tod 1990.12.13 leiteten den EuropaKlub als vorläufige Präsidenten YASHOVARDHAN (IND / D) und ARAM Bizhan (IR / D). Seit 1996 ist Siegfried PIOTROWSKI (D) Präsident dieser kleinen aber äußerst wirksamen Vereinigung.

EŭropaKlubo, kiu aktivas en la kampoj kulturpolitika, lingvo­ped­agogia kaj scienca, okazigis 1976 .07.16–30 en Primošten (siatempe YU, nun HR) "Internaciajn Some­rajn Universitatajn Semajnojn" (ISUS), dum kiuj okazis kursoj kaj prelegoj en ses laborlingvoj: aŭ oni senpere prelegis en ILo, aŭ okazis traduko el la Angla, Franca, Germa­na, Kroata aŭ Itala en ILon. Rektoro de ISUS kaj dekano de ties ekonomi­ka kaj jurscienca fakultato estis Alek­sandar HRSTIC de la ekonomi­ka altlernejo en la proksima urbo Split (nun HR); vicrektoro kaj dekano de la fakultato pri klerigscienco, kibernetiko kaj interlingvistiko (laŭ la nombro de la kursoj kaj de la partoprenantoj la plej granda fakul­tato) fariĝis la aŭtoro. A. JONES de la universitato de Leuven (B) transpre­nis la dekanan rolon por la fakul­tato pri natur-, inĝenier- kaj medi­cinaj sciencoj, Siegfried MASER, siatempe Braunschweig (D) la deka­necon de la fakultato pri estetiko kaj literaturscienco. Silvio CECCA­TO, Milano (I), akceptis gvidi la kvi­nan ISUS-fakultaton: Bazteorio kaj Formalscienco. Krome prelegis dum ISUS i.a. la profesoroj Miloš LÁN­SKÝ, Vladimir MUŽIĆ Oton PAN­CER kaj SZERDAHELYI Ist­­van. La kadra temo estis "Ekono­mi­aj rilatoj kaj scien­ca kunlaboro en plurlingva Eŭropo". La eldonejo LEUCHT­TURM / ZEBISCH KG aperigis per du kolektlibroj el la kle­­rigkibernetika-in­ter­lingvistika fa­kul­tato dulingve gran­dan parton de la kursmaterialoj kaj prelegtekstoj de ISUS. 1978 aperis la dua eldo­no de "Klerigo kaj Prikalkulado", kompilita kaj aperigita kiel labor­presaĵo jam ĝustatempe antaŭ ISUS fare de Hermann BEHR­MANN kaj Spomenka ŠTIMEC. 1979 sekvis la "En­konduko en la In­ter­ling­visti­kon", kompilita fare de Tarzio CAR­LE­VARO kaj Günter LO­­BIN. La prateksto de la supre men­ciita "Propedeŭtiko de la Klerig­scienco Prospektiva" troviĝas en "Klerigo kaj Prikalkulado". (La prak­­teksto estis 1993 kune kun ĉi tiu Propedeŭtiko represata en la vo­lu­mo 7 de la fontarkolekto "Kyberne­tische Pädagogik / Klerigkiberne­tiko".)

Der EuropaKlub, dessen Tätigkeit sich in die Bereiche von Kulturpolitik, Sprachpädagogik und Wissenschaft erstreckt, veranstaltete 1976.07.16–30 in Primošten (damals YU, nun HR) "Internationale Sommer-Universitäts­wochen" (ISUS), während welcher Kurse und Vorträge in sechs Arbeitssprachen stattfanden: entweder trug man unmittelbar in ILo vor, oder es wurde aus Englisch, Französisch, Deutsch, Kroatisch oder Italienisch in ILo übersetzt. ISUS-Rektor und Dekan ihrer wirtschafts- und rechtswissenschaftlichen Fakultät war Alek­sandar HRSTIC von der Wirt­schafts­hoch­schule der nahen Stadt Split (heute HR); Vizerektor und Dekan der Fakultät für Bil­dungs­wissenschaft, Kybernetik und Inter­linguistik (sie war nach Zahl der Kurse und der Teilnehmer die größte Fakultät) wurde der Autor. A. JONES von der Universität Leuven (B) übernahm die Dekansrolle für die Fakultät für Naturwissenschaften, Ingenieurwissen­schaften und Medizin, Siegfried MASER, damals Braunschweig (D) das Dekanat der Fakultät für Ästhetik und Literaturwissenschaft. Silvio CECCATO, Mailand (I), stimmte zu, die fünfte ISUS-Fakultät zu leiten: Grundlagentheorie und Formalwissenschaft. Außerdem sprachen im Verlauf der ISUS u.a. die Professoren Miloš LÁNSKÝ, Vladimir MUŽIĆ, Oton PANCER und SZERDAHELYI Ist­van. Das Rahmenthema war "Wirt­schafts­beziehungen und wissenschaftliche Zusammen­arbeit in einem mehrsprachigen Europa." Der Verlag LEUCHTTURM / ZEBISCH KG brachte einen großen Teil der Kursunterlagen und Vortragstexte von ISUS durch zwei Sammelbände aus der bildungs­kybernetisch-interlinguistischen Fakultät zwei­sprachig heraus. 1978 erschien die zweite Auflage von "Bildung und Berechnung / Klerigo kaj Prikalkulado" – Hermann BEHRMANN und Spomenka ŠTIMEC hatten den Band in einer Arbeitsausgabe schon rechtzeitig vor ISUS zusammengestellt und herausgegeben. 1979 folgte die "Einführung in die Interlinguistik / Enkonduko en la Interlingvistikon", zusammengestellt von Tarzio CARLEVARO und Günter LOBIN. Die Urfassung der oben erwähnten Schrift "Propedeŭtiko de la Klerigscienco Prospektiva / Vorkurs zur prospektiven Bildungswissenschaft" findet sich in "Bildung und Berechnung / Klerigo kaj Prikalkulado". (Die Urfassung wurde 1993 zusammen mit diesem Vorkurs nachgedruckt in Band 7 der Quellensammlung "Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko".)

ISUS fariĝis laŭ pluraj vidpunktoj la imitmodelo por la Sanmarinaj Universitataj Sesioj (SUS), kies unuan okazigis 1983.12.27 – 1984. 01.06 denove EŭropaKlubo (ĉifoje kunlabore kun la koncernata sanmarina ministerio). Plie: inter la rektoro de ISUS kaj la aŭtoro okazis detalaj interkonsiliĝoj ne nur pri daŭrigado de ISUS en Primošten, sed eĉ pri la kreo de portanta, universitateca organizo, celanta ŝtatan agnoskon en la tiama Jugoslavio.

ISUS wurde hinsichtlich mehrerer Gesichts­punkte zum Vorbildmodell für die San­marinesischen Universitären Studientagungen (SUS), deren erste 1983.12.27 – 1984.01.06 wiederum vom EuropaKlub veran­staltet wurde (diesmal in Zusammenarbeit mit dem zuständigen sanmarinesischen Ministe­rium). Mehr noch: zwischen dem Rektor der ISUS und dem Autor fanden detaillierte Be­ratungen nicht nur über eine Fortsetzung der ISUS in Primošten statt, sondern sogar über die Schaffung einer universitären Träger­organisation mit dem Ziel staatlicher Anerkennung im damaligen Jugoslawien.

La enfiltriĝo de ILo en ne-Es­perantistajn sciencajn rondojn plirapidiĝis post ISUS – unuavice la enfiltriĝo en kibernetikajn kongresojn, asociojn kaj revuojn. Oni trovas superrigardon sur la paĝoj 3 – 8 de la internacilingva parto de la ak­toj de la IXa Internacia Kongreso de Kibernetiko en Namur (B) 1980: "Lingvokibernetiko", kompilita fare de H. G. FRANK, YASHO­VAR­DHAN kaj B. FRANK-BÖHRINGER. La libro aperis ankaŭ kiel krom­volumo 1982 de GrKG/Huma­ky­ber­netik, revuo, kiu ekde tiu ja­ro aperadas kvarlingve kaj ekde 1983 regule publikigadas la dokumen­tojn pri la evoluo de AIS.

Das Einsickern von ILo in nicht-Esperantistische Wissenschaftskreise beschleu­nigte sich nach ISUS – vor allem das Einsickern in kybernetische Tagungen, Vereinigungen und Zeitschriften. Einen Überblick findet man auf den Seiten 3 – 8 des internationalsprachigen Teils der Akten des IX. Internationalen Kybernetik-Kongresses in Namur (B) 1980: "Lingvokibernetiko / Sprachkybernetik", herausgegeben von H. G. Frank, YASHOVARDHAN und B. FRANK-BÖHRINGER. Das Buch erschien auch als Beiband 1982 der GrKG / Humankybernetik, einer Zeitschrift, die seit jenem Jahr viersprachig erscheint und seit 1983 regelmäßig die Dokumente über die Entwicklung der AIS veröffentlicht.

Aparte indas mencii ĉi tie la "Internacian Sciencan Simpozion", kiun kunorganizis sub la aŭspicoj de l' Association Internationale de Cybernétique (AIC) EŭropaKlubo 1979. 04.13–18 en Marilia (BR). Ĉar ĉi tiu simpozio, kies aktoj bedaŭrinde neniam aperis (detalan raporton oni trovas en Eŭropa Dokumen­taro 22, 1979), fariĝis mejlŝtono ĉe la vojo al AIS. Oficialaj lingvoj es­tis ILo kaj la loke oficiala, t.e. la por­tugala lingvo. Ses de la sep siatem­paj estraranoj de EŭropaKlubo par­­toprenis kaj prele­gis: krom la aŭ­toro, kiu estis siatempe prezidan­to, la kolegoj Fabrizio PENNACCHIETTI (I), Eoin O'Carra (IRL), Paul NEERGAARD (DK), Wim DeSMET (B) kaj la AIC-prezidanto Ge­orge R. BOULANGER (B), kiu estis siatempe (apud PENNA­C­CHI­ETTI) unu el la du deĵo­ran­taj vic­pre­zidantoj de EŭropaKlubo.

Einer besonderen Erwähnung wert ist hier das "Internationale Wissenschaftliche Symposion", das unter der Schirmherrschaft der Association Internationale de Cybernétique (AIC) der EuropaKlub 1979.04.13-18 in Mari­lia (BR) mitveranstaltete. Denn dieses Sym­posium, dessen Akten leider nie erschienen (einen detaillierten Bericht findet man in Eüropa Dokumentaro 22, 1979), wurde zu einem Meilenstein am Weg zur AIS. Offizielle Sprachen waren ILo und die am Ort amtliche, nämlich die portugiesische Sprache. Sechs der sieben damaligen Vorstands­mitglieder des EuropaKlub nahmen teil und hielten Vorträge: außer dem Autor, der damals Präsident war, die Kollegen Fabrizio PENNACCHIETTI (I), Eoin O'CARRA (IRL), Paul NEERGAARD (DK), Wim DeSMET (B) und der Präsident der AIC, George R. BOULANGER (B), welcher damals (neben PENNACCHIETTI) einer der beiden amtierenden Vizepräsidenten des EuropaKlub war.

BOULANGER, tiam jam 70jar­aĝa, estis eklerninta ILon cele la par­toprenon en la simpozio de Marilia, konvinkiĝis pri la utileco de ĉi tiu lingvo por la scienca komunikado, kaj sukcesis en sia kvalito de prezidanto de AIC akceptigi ILon kiel trian kongreslingvon (post la Franca kaj la Angla) de la IXa Inter­nacia Kongreso pri Kibernetiko en Namur (B) 1980.09.08-13. La samrangeco speguliĝis en la tiam elek­tita nova estraro de AIC: po tri elektitoj venis el la franca kaj el la angla lingvoregionoj, la tri aliaj – Fabrizio PENNACCHIETTI (I), Os­valdo SANGIORGI (BR) kaj la aŭ­toro – reprezentis en la estraron la "trian lingvo-mondon" kaj uzadis por sciencaj celoj i.a. ankaŭ ILon. En­tute kvin de la naŭ AIC-estraranoj, inkluzive la reelektitan pre­­zidanton BOULANGER, estis mem­­broj de EŭropaKlubo. (Vd. krom la jam menciita internacilingva par­to de la kongresaktoj ankaŭ la detalan raporton en Eŭropa Dokumenta­ro 26/27, aprilo/sep­tem­bro 1980.) –

BOULANGER, damals schon 70jährig, hatte ILo mit dem Ziel zu lernen begonnen, am Symposion in Marilia teilzunehmen, überzeugte sich von der Nützlichkeit dieser Sprache für die wissenschaftliche Kommunikation und setzte sich als AIC-Präsident erfolgreich für die Annahme von ILo als dritter Kongresssprache (nach Französisch und Englisch) des IX. Internationalen Kybernetik-Kongresses in Namur (B) 1980.09.08-13 ein. Die Gleichrangigkeit spiegelt sich im damals gewählten neuen Vorstand der AIC wieder: je drei Gewählte kamen aus dem französischen und dem englischen Sprachraum, die drei anderen – Fabrizio PENNACCHIETTI (I), Osvaldo SANGIORGI (BR) und der Autor – vertraten im Vorstand die "dritte Sprachwelt" und pflegten für wissenschaftliche Zwecke u.a. auch ILo zu benutzen. Insgesamt fünf der neun AIC-Vor­stands­mit­glieder, einschließlich des wiedergewählten Präsidenten BOULANGER, waren Mitglieder des EuropaKlub. (Vgl. außer dem schon erwähnten internationalsprachigen Teil der Kongressakten auch den ins Einzelne gehenden Bericht in Eüropa Dokumentaro 26/27, April/September 1980.) –

Oni ne subtaksu en la retrospektivo la meriton de Ge­orges R. BOULANGER por la kreskanta ekstermovada uzado de ILo – merito, kiun la Esperanto-mo­vado agnoskis per aplaŭdo, kiun li ri­cevis 1982 .07.25 (kvar semajnojn an­taŭ sia subita morto la 23an de aŭ­gusto) kiel honora gasto dum la in­aŭguro de la 67a UK en Antwerpen (B). AIC ja estis la unua interna­cia, scienca asocio ekstermo­vada, kiu oficiale ekuzis ILon kiel kongre­slingvon. (EŭropaKlubo ne ne nur aktivas en la scienca kampo. SUK okazis – izolite de la ne-pa­rolantaro de la Internacia Lin­gvo – nur per kursoj.) Tio rompis tabuojn. Tri, kun la fondohistorio de AIS interplektitaj eventoj de la sekvintaj jaroj ĉi tion evidentigas.

Man darf im Rückblick das Verdienst von Georges R. BOULANGER um den wachsenden Gebrauch von ILo außerhalb der Movado nicht unterschätzen – ein Verdienst, das die Esperanto-Bewegung durch den Beifall anerkannte, den BOULANGER 1982.07.25 (vier Wochen vor seinem plötzlichen Tod am 23. August) als Ehrengast bei der Eröffnung des 67. UK in Antwerpen (B) erhielt. Die AIC war ja die erste internationale wissenschaftliche Gesellschaft außerhalb der Movado, die offiziell ILo als Kongresssprache zu benutzen begann. (Der EuropaKlub ist nicht nur im Bereich der Wissenschaft tätig. SUK fand – isoliert von den Nicht-Sprechern der Internacia Lingvo – nur durch Kurse statt.) Dies brach Tabus. Drei mit der Gründungsgeschichte der AIS verwobene Ereignisse der Folgejahre machen dies offenkundig.

1. La plej tradiciriĉa germanlingva kibernetika revuo, GrKG/Human­ky­be­r­netik, estis ja jam kuraĝinta, publiki­gi ekde sia jarvolumo 16 (1975) plan­lingvajn resumojn (pres­kaŭ senescepte en ILo vortigitajn), sed nur en alikolora aldonaĵo "Homo kaj In­fo­rmo". Maljam ekde sia jar­volumo 23 (1982) ĝi publikigadas artikolojn kaj resumojn krom en la Germana an­kaŭ "en la tri laborlingvoj de AIC.

1. Die traditionsreichste deutschsprachige Kybernetikzeitschrift, GrKG/Humankyberne­tik, hatte zwar schon gewagt, ab ihrem Jahrgang 16 (1975) plansprachliche (fast ausschließlich in ILo getextete) Kurzfassungen zu veröffentlichen, jedoch lediglich in einer andersfarbigen Beilage "Homo kaj Informo". Erst seit ihrem Jahrgang 23 (1982) veröffentlicht sie Beiträge und Knapptexte außer in Deutsch auch "in den drei Arbeitssprachen der AIC".

2. Ĉi tiuj tri "AIC-lingvoj" – krom eventuale la kongresloke oficiala lin­g­vo - fariĝis ankaŭ la laborlingvoj de ĝemela asocio de AIC: de la Tu­t­mon­da Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko (TAKIS), kies fondo estis decidata 1983.08.27 en Namur (B) je la fino de la Xa Internacia Kon­greso pri Ki­bernetiko, kaj kiu estis registrata – post elekto de la direktoro de la sia­tempa sanmarina Instituto pri Ki­bernetiko, Aureliano CASALI, kiel fondoprezidanto – en San Marino ko­mence de januaro 1984 dum la unua SUS. (Vidu la raporton en GrKG/H 25/1, 1984, kaj pri la intertempa laboro de ĉi tiu asocio la ra­porton de ĝia nuntempa prezidanto Dan MAX­WELL en la TAKIS-mondkongresli­bro "Lingvo kaj Kibernetiko", kiun li aperigis 1994 ĉe Kava-Pech en Praha.)

2. Diese drei "AIC-Sprachen" wurden – gegebenenfalls außer der am Tagungsort offiziellen Sprache – auch die Arbeitssprachen der Zwillingsvereinigung der AIC: der Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko (TAKIS), deren Gründung 1983.08.27 in Namur (B) am Ende des X. Internationalen Kybernetik-Kongresses beschlossen, und die – nach Wahl des Direktors des damaligen sanmarinesischen Instituts für Kybernetik, Aureliano CASALI, zum Gründungspräsidenten – in San Marino anfangs Januar 1984 während der ersten SUS registriert wurde. (Vgl. den Bericht in GrKG/H 25/1, 1984, und zur seitherigen Arbeit dieser Vereinigung den Bericht ihres derzeitigen Präsidenten Dan MAXWELL im TAKIS-Weltkongressband "Lingvo kaj Kibernetiko", den er 1994 bei Kava-Pech in Prag herausgab.)

3. La lingvopolitika decido de AIC influis ankaŭ senpere la lingvopolitikon de AIS. Por ĉi tiu la sanmarina registaro antaŭvidis en sia decidprotokolo 3422 de 1983.05.19 / 1682pfR krom la Itala "ankaŭ la oficialajn lingvojn de UNESKO kaj la Lingvon Internacian (Esperanto)"; flanke de la interesitaj sciencistoj antaŭe nur ILo estis proponita kiel oficiala lingvo. Dum la unua interkonsiliĝo de sespersona delegacio de EŭropaKlubo kun la sanmarina ministrino pri klerigo kaj kulturo, Fausta MORGAN­TI, 1983.07.11, Aureliano CASALI instigis al la saĝa kompromiso, uzadi en AIS (krom la Itala kiel la lan­da lingvo) ĉiujn laborlingvojn de AIC. Montriĝis malmultajn sema­jnojn poste, ke ankaŭ la sanmarina registaro (sen konsidero de la decido de AIC) estis celinta precize ĉi tiujn kvar lingvojn, ne ankaŭ la Ara­ban, Ĉinan, Hispanan kaj Rusan – UNESKO-lingvojn, en kiujn la in­te­resitaj sciencistoj en sia statutpropo­no de 1983.09.25 / 1683 pfR estis tradukintaj, respektante la registaran decidon, la nomon de la fondota akademio. – Sed reen al ĝia prahistorio!

3. Der sprachpolitische Beschluss der AIC beeinflusste die Sprachpolitik der AIS auch unmittelbar. Für diese sah die sanmarinesische Regierung in ihrem Beschlussprotokoll 3422 von 1983.05.19/1682 nach Gründung der Republik von San Marino außer Italienisch "auch die offiziellen Sprachen der UNESCO und die Internacia Lingvo (Esperanto)" vor; von Seiten der interessierten Wissenschaftler war zuvor nur ILo als offizielle Sprache vorgeschlagen worden. Während der ersten Beratung einer sechsköpfigen Delegation des EuropaKlub mit der sanmarinesischen Ministerin für Volksbildung und Kultur, Fausta MORGANTI, 1983.07.11, regte Aureliano CASALI eine weise Kompromisslösung an, nämlich in der AIS (außer Italienisch als der Landessprache) alle Arbeitssprachen der AIC zu benutzen. Es zeigte sich wenige Wochen später, dass auch die sanmarinesische Regierung – ohne sich mit dem Beschluss der AIC beschäftigt zu haben – genau diese vier Sprachen im Auge hatte, nicht auch Arabisch, Chinesisch, Spanisch und Russisch – UNESCO-Sprachen, in welche die interessierten Wissenschaftler in ihrem Statutvorschlag von 1983.09.25 / 1683 nGrR zur Befolgung des Beschlusses der Regierung den Namen der zu gründenden Akademie übersetzt hatten. – Aber zurück zu ihrer Vorgeschichte!

3. La evoluo de AIS ĝis la oficiala fondo.

3. Die Entwicklung der AIS bis zur offiziellen Gründung.

Du motivoj – esence diversaj, kvankam ne hazarde interligitaj per la agintaj sciencistoj – kondukis al la propono, krei la Akademion Internacian de la Sciencoj:

Zwei – wesentlich verschiedene, obwohl nicht zufällig durch die beteiligten Wissenschaftler verknüpfte – Beweggründe führten zum Vorschlag, die Internationale Akademie der Wissenschaften zu gründen:

(1) La ILo-parolantaro bezonas stabiligan sciencan (pli ĝenerale: kulturan) centron.

(1) Die ILo-Sprecher benötigen ein stabilisierendes wissenschaftliches (allgemeiner: kulturelles) Zentrum.

(2) La kibernetiko kiel nova kaj ankoraŭ malgranda (kvankam per sia informadika branĉo rapide kreskanta) sciencogrupo bezonas internaci­nivelan agnoskon kaj institucian stabiligon.

(2) Die Kybernetik als neue und noch kleine (obgleich durch ihren informatischen Zweig rasch wachsende) Wissen­schaftsgruppe benötigt Anerkennung auf internationaler Ebene und eine institutionelle Stabilisierung.

La unuan motivon kontentigas la artikolo 4 de la AIS-statuto, la duan la strukturigo de AIS en ses sciencajn sekciojn, el inter kiuj la kibernetiko troviĝas kiel memstara sciencogrupo inter la natursciencoj kaj la prihomaj sciencoj.

Das erste Motiv befriedigt der Artikel 4 des AIS-Statuts, das zweite die Strukturierung der AIS in sechs Wissenschaftssektionen, wobei die Kybernetik sich als selbständige Wissen­schaftsgruppe zwischen den Naturwissen­schaften und den Humanwissenschaften befindet.

La unua propono, krei internacian universitaton internacilingvan en San Marino ekestis tie en la septembro 1979 pro amika kunveno de kelkaj membroj de EŭropaKlubo en privata medio (Albino CICCANTI, Rino FANTINI, gastigantino Marina MICHELOTTI, Fabrizio PENNACCHIETTI kaj la aŭtoro). La aŭtoro, kiu estis vizitinta la unuan fojon la Respublikon de San Marino, estis preleginta en ILo (kun itala traduko fare de Fabrizio PENNACCHIETTI) pri la propedeŭtika valoro de la ILo-instruado en la elementa lernejo dum itallingva kongreso pri "Scuola dell'Infanzia e nuovi contenuti edu­cativi" – Aureliano CASALI prezidis en la kongrespalaco. Post la malsukcesa klopodo daŭrigi la iniciaton de ISUS en la siatempa Jugoslavio, la supozo estis aloga, ke nur en malgranda ŝtato sen jam rigidiĝinta scienca instituciaro estas reala ŝanco, reekflamigi la Primoštenan torĉon.

Der erste Vorschlag, eine internationale und internationalsprachige Universität in San Marino zu gründen, entstand dort im September 1979 aufgrund eines freundschaftlichen Beisammenseins einiger Mitglieder des EuropaKlub in privatem Rahmen (Albino CICCANTI, Rino FANTINI, Gastgeberin Marina MICHELOTTI, Fabrizio PENNACCHIETTI und der Autor). Der Autor, der seinerzeit zum erstenmal die Republik von San Marino besuchte, hatte in ILo (mit Übersetzung ins Italienische durch Fabrizio PENNACCHIETTI) über den propädeutischen Wert des ILo-Unterrichts in der Grundschule bei einem italienischsprachigen Kongress über "Scuola dell'Infanzia e nuovi contenuti educativi" vorgetragen – Aureliano CASALI hatte im Kongresspalast den Vorsitz. Nach den erfolglosen Bemühungen, im damaligen Jugoslawien die Initiative der ISUS fortzusetzen, war die Unterstellung verlockend, nur in einem kleinen Staate ohne ein schon erstarrtes Netz wissenschaftlicher Einrichtungen bestehe eine reale Chance, die Fackel von Primošten erneut zu entzünden.

Maljam 1981-08-18 la aŭtoro, feriumante en Braunlage (D), skribis kiel vicprezidanto de EŭropaKlubo (PENNACCHIETTI estis intertempe fariĝinta ties prezidanto) kaj estro de ties scienca konsilantaro al la gimnazia profesorino Marina MICHELOT­TI mane la jenan leteron (en ILo):

Erst 1981-08-18 schrieb der Autor aus Braunlage (D), wo er Urlaub machte, als Vizepräsident des EuropaKlub (PENNACCHIETTI war inzwischen Präsident geworden) und als Vorsitzender von dessen wissenschaftlichem Beirat an die Gymnasialprofessorin Marina MICHELOTTI handschriftlich folgenden Brief (in ILo):

 

En via kvalito kiel delegitino de Eŭropa Klubo por Sanmarino mi petas vin, preni kontakton provizoran

(1) kun la ministrino pri kulturaj aferoj de via respubliko

(2) kun la direktoro de la kibernetika instituto, inĝ. Casali

pro la jenaj proponoj, kiujn mi volonte (post reveno al Paderborn la 29an de aŭgusto) ripetos sur oficiala papero aŭ de mia instituto aŭ de Eŭropa Klubo en germana aŭ internacia (...) lingvo, se tio utilas! (Momente la lingvaj baroj estas tro altaj por miaj senperaj kontaktoj!)

Mi estis 3 semajnojn en sudameriko ... Ĉi-okaze mi ankaŭ informiĝis en Barra Mansa (Brazilo) – ... – pri la tiea privata universitato (fondita antaŭ 14 jaroj, momente 3 600 gestudentoj en 6 fakultatoj) kaj la kun ĝi ligita radio- kaj televidstacio. Tio, kune kun miaj antaŭaj interparoloj kun prof. d-ro Valentinuzzi (direktoro de la kibernetika instituto de Buenos Aires) kaj prof. d-ro Osvaldo Sangiorgi (kibernetikisto de la universitato de São Paulo kaj direktoro de la pedagogia sekcio de la ŝtata televido de São Paulo) – ambaŭ estas ital-lingvanoj! -, plifortigis mian konvinkon, ke estus utile kaj eble, ke la kibernetikaj institutoj en San Marino, Paderborn, Berlin, Buenos Aires ktp. kunlabore kreus en San Marino "postgradan" universitaton (t.e. por studintoj, kiuj celas doktoriĝon en aplikadkampoj de kibernetiko) en 1983, do en la jaro de la 25a datreveno de la fondiĝo de la Internacia Kibernetika Asocio kaj en la jaro de ties X-a mondkongreso (kiu povus translokiĝi al San Marino!). Tiel diversaj internaciaj sciencaj kunlaborprojektoj, en kiuj partoprenas i.a. la universitatoj kaj esplorcentroj en Budapest, Paderborn, Berlin, Flensburg, Buenos Aires, São Paulo, Rio kaj – ek de nun! – eĉ Pekino, povus ricevi geografian centron, pli neŭtralan ol ĝis nun estis Paderborn. Oni povas limigi tian "Internacian Universitaton" al jare 2 – 4 semajnaj kursoj kaj tiucele ekzemple translokigi la ĝisnunajn SUK (= Someraj Universitataj Kursoj) de la universitato de Lieĝo (Belgio) ekde 1983 al San Marino (mi mem en julio ĉijara estis SUK-preleganto). Aŭ, aliflanke, oni povas laŭeble forte pligrandigi la aktivecojn de tia "Internacia Universitato San Marino" iel analogie al la modelo de Barra Mansa, sed plejgrandparte kun profesoroj, kiuj ĉefe apartenas al naciaj universitatoj de pluraj landoj de la unua, dua kaj tria mondoj (tiel ke ne necesas salajri ilin); en tiu kazo la Internacia Universitato povus fariĝi teleuniversitato por fakoj de internacia intereso.

Mi ŝatus – laŭeble en la ĉeesto de la nuna prezidanto de Eŭropa Klubo, prof. d-ro Pennacchietti – pli detale prezenti tiujn proponojn (kiujn mi en praformo jam estas skribinta al San Marino antaŭ 2 jaroj) al la ministrino por kulturaj aferoj kaj al kolego Casali antaŭ la estrarkunsido de la Internacia Kibernetika Asocio, kiu okazos meze de oktobro en Namur (mi estas – krom Pennacchietti, Torino, kaj Sangiorgi, São Paulo, – unu el la vicprezidantoj ekster la angla kaj franca lingvoregionoj!). Tiel eblus la decido, okazigi la X-an kibernetikan mondkongreson 1983 en San Marino, kaj ellabori pli detalan, skriban projekton – eble prezentotan al UNESKO – dum la Novembra Renkontiĝo en Paderborn. Se la ebloj principe interesas la sanmarinan flankon, mi petas pri 2 – 3 datproponoj por vizito (proprakosta) de mi kaj eble de kolego Pennacchietti.

 

La letero kondukis al la jena (itallingva) telegramo, kiun la aŭtoro ricevis la 30an de oktobro 1981:

Der Brief führte zu folgendem Telegramm (in italienischer Sprache), das der Autor am 30. Oktober 1981 erhielt:

 

PER DISCUTERE CONTENUTI PROPOSTI TRAMITE LETTERA DEL 18 AGOSTO C.A. INVIATA ALLA PROF.SSA MARINA MICHELOTTI EK, POSSIBILE INCONTRO DAL 15 AL 25 NOVEMBRE, PREVIA CONFERMA TELEGRAFICA O TELEFONICA CORDIALMENTE IL DEPUTATO FAUSTA MORGANTI

 

La interparolado okazis merkredon la 25an de novembro 1981 en la oficejo de la ministrino. Per dank­letero de 1981.11.30 la aŭtoro informis ŝin (en la Germana, lingvo kiun ŝi regas kiel ĉifaka gimnazia profesorino):

Die Besprechung fand am Mittwoch, dem 25. November 1981 im Dienstzimmer der Ministerin statt. Durch ein Dankschreiben vom 1981.11.30 informierte sie der Autor (in Deutsch, einer Sprache, die sie als Gymnasialprofessorin dieses Faches beherrscht):

... Vereinbarungsgemäß habe ich mich umgehend an die Arbeit gemacht und den beigefügten Text sowie den Rundbrief verfaßt; beides geht morgen an zunächst 15 west- und osteuropäische, nord- und südamerikanische und asiatische Professoren. Aufgrund der Rückmeldungen und aufgrund einer schon vorliegenden Ergänzungsliste werde ich vor Weihnachten noch an mindestens 20 weitere Kollegen schreiben. ...

 

La menciita cirkulero de la sama tago komencas jene:

Der erwähnte Rundbrief vom selben Tag beginnt wie folgt:

 

Kune kun prof. d-ro F. Pennacchietti (kiel prezidanto de Eŭropa Klubo) mi (kiel estrarano por politika agado) interparolis pasintan merkredon kvar horojn en San Marino kun la "Deputato" (t.e. ministrino) d-rino Fausta Morganti kaj kun la sanmarina ambasadorino ĉe UNESKO, d-rino Edith Tamagnani, pri la kunmetita projekto ("ILU"), pri kiu mi informas konfide vin same kiel la aliajn universitatajn (eks-)profesorojn en Eŭropa Klubo, pri kiuj mi konjektas, ke ili estas aŭ estis plenrajtaj universitataj profesoroj (en la senco de la rajto, prijuĝi laboraĵojn celantajn docentiĝon aŭ doktoriĝon aŭ diplomiĝon resp. magistriĝon) kaj ĝis nun konas ILon almenaŭ tiomgrade, ke ili povus prijuĝi tiulingvajn tekstojn en la propra fako kaj kapablas kompreni fakan prelegen en ĉi tiu lingvo.

 

La adresitoj estis demandataj pri ilia preteco kaj tempa eblo kune "detale ellabori la projekton surloke" kaj ĉi okaze fari "publikan prelegon ... laŭeble en rilato al la kibernetiko (ĉar la ununura scienca institucio de la ŝtato San Marino estas ties Instituto pri Kibernetiko, kiu fariĝos ĝermo kaj administracia centro de la proponota Internacia Libera Universitato San Marino)". La adresitoj estis krome petataj, proponi invitindajn "plenrajtajn, lingve kapablajn universitatajn profesorojn ekster EŭropaKlub". La aŭtoro aldonis kun sama dato unupaĝan projektskizon (la unuan teks-ton represitan en la parto 3).

Die Angeschriebenen wurden über ihre Bereitschaft und zeitliche Möglichkeit befragt, gemeinsam "im Einzelnen vor Ort das Vorhaben auszuarbeiten" und bei die­ser Gelegenheit "einen öffentlichen Vortrag ... möglichst mit Bezug zur Kybernetik zu halten (denn die einzige wissenschaft­liche Einrichtung des Staates San Ma­rino ist dessen Institut für Kybernetik, das Keimzelle und Verwaltungszentrum der vorzuschlagenden Internationalen Frei­­en Universität San Marino sein wird)". Die Angeschriebenen wurden außerdem gebeten, einladenswerte "vollberechtigte, sprachlich befähigte Universitätsprofessoren außerhalb des EuropaKlub" zu benennen. Der Autor fügte mit selbem Datum eine Projektskizze (den ersten in Teil 3 nachgedruckten Text) im Umfang einer Seite bei.

La cirkuleron de 1981.11.30 kune kun la projektskizo ricevis poste kun akompana letero ankaŭ 28 aliaj profesoroj el la tri siatempaj eŭropaj ŝtataroj (Eŭropa Komunumo [la nuna Eŭropa Unio], Konsilantaro pri reciproka ekonomia helpo, Eŭropa Asocio por Libera Komerco), el Ĉinio, el Usono kaj el Sudameriko. La akompana letero de 1981 .12.23 tekstis jene:

Das Rundschreiben vom 1981.11.30 zusammen mit der Projektskizze erhielten später mit einem Begleitbrief auch 28 andere Professoren aus den drei damaligen europäischen Staatsgruppierungen (Europäische Gemeinschaft [die heutige Europäische Union], Rat für gegenseitige Wirt­schaftshilfe, Europäische Freihandels-Assoziation), aus China, aus den USA und aus Südamerika. Der Begleitbrief von 1981.12.23 hatte folgenden Wortlaut:

Kara kolego,

antaŭ nelonge mi jam sendis la kunmetitajn leteron kaj informilon al la universitataj profesoroj, kiuj estas membroj de Eŭropa Klubo. Mi opinias, ke la enhavo ankaŭ por vi povas esti interesa. Do, bv. pritrakti la leteron – kvankam iom malfrue – esti sendita ankaŭ al vi. Mi ĝojus ricevi de via flanko pozitivan respondon!

Kun plej afablaj bondeziroj por la jaro 1982

sincere via

  prof. d-ro Helmar FRANK

 

1981.12.26 la aŭtoro informis la ministrinon Fausta MORGANTI:

1981.12.26 informierte der Autor Ministerin Fausta MORGANTI:

... Keine bisher eingetroffene Rückäußerung ist abratend. Zwei Kollegen zögern bis zu einer genaueren Information, 11 unterstützen das Projekt einer internationalen freien Universität San Marino nachdrücklich. Allerdings können einzelne Kollegen aus Gesundheits- oder Devisen-/Visa-Gründen 1982 fast sicher nicht nach San Marino kommen, sind aber zu schriftlicher Beratung bereit.

In der Woche vor und/oder nach Ostern 1982 haben zugesagt, eine Teilnahme an einer Beratung und Erstellung einer Entscheidungsvorlage vorzusehen: Prof. Dr. Paul Neergaard, Kopenhagen, Prof. Dr. Ivo Lapenna, London, Prof. Dr. Popovic, Belgrad, Prof. Dr. Georges R. Boulanger, Brüssel, Prof. Dr. Georg Meier, Berlin-Ost (...), Prof. Dr. Fabrizio Pennacchietti, Turin, und ich selbst. ...

Ich wäre Ihnen nun dankbar, wenn Sie noch im Januar entscheiden könnten, ob das Treffen in San Marino sinnvoll ist, und gegebenenfalls von wann bis wann. …

 

La ministrino reagis per rapidletero de 1982.02.15/1681pfR (vd. apendicon), kiun la aŭtoro ricevis la 24an de februaro. La sekvan tagon li dissendis kopiojn de ĝi al la universitataj profesoroj, kiuj intertempe estis respondintaj, kaj informis ilin, ke "pere de kolego Pennacchietti eblis interkonsenti kun la direk­toro de la Instituto pri Kibernetiko de San Marino, kolego Casali, ke la unua, ankoraŭ duon-oficiala prepar­kunsido okazu ekde pasko 1982". Li krome informis, ke neniu respondis negative, sed ke "pro saneca, distanca kaj viza kialoj venonttempe ne povos partopreni sed forte apogas la projekton la kolegoj Tammelo, Valentinuzzi kaj Szerdahelyi", dum du kolegoj "iom heziteme respo­ndis ... pro la ĝis nun ne sufiĉa in­formo", kaj ke aliflanke vojaĝpretas la kolegoj Neergaard, Lapenna, Pen­nacchieteti, la aŭtoro mem kaj "eventuale Boulanger, Mattos, Meier, Popovic kaj Sherwood, ... certakondiĉe ... la kolegoj Fukuda, Mabe­soone kaj Machado."

 

Die Ministerin reagierte durch Eilbrief vom 1982.02.15/1681 nGrR (vgl. Anhang), den der Autor am 24. Februar erhielt. Am Folgetag verschickte er Kopien davon an die Universitätsprofessoren, die zwischenzeitlich geantwortet hatten, und informierte sie, dass "es durch Kollegen Pennacchietti möglich war, mit dem Direktor des Instituts für Kybernetik San Marino, Kollegen Casali, zu vereinbaren, dass die erste, noch halboffzielle Vorbereitungssitzung ab Ostern 1982 stattfinden soll." Er gab ferner bekannt, dass niemand negativ reagierte, dass aber "aus einem gesundheitlichen, Entfernungs- bzw. Visum-Grund die Kollegen Tammelo, Valentinuzzi und Szerdahelyi in absehbarer Zeit nicht teilnehmen können, aber das Vorhaben nachdrücklich unterstützen", während zwei Kollegen "etwas zögernd antworteten ... wegen der bisher unzureichenden Information", und dass andererseits die Kollegen Neergaard, Lapenna, Pennacchietti, der Autor selbst und "eventuell Boulanger, Mattos, Meier, Popovic und Sherwood, ... unter bestimmten Bedingungen ... die Kollegen Fukuda, Mabesoone und Machado" bereit zur Reise sind.

Fakte la tempo ne sufiĉis por realigi kunvenon de grupo da kunlaborpretaj kolegoj en la sanmarina Instituto pri Kibernetiko. Tie kun kolego Casali nur Fabrizio Pennacchietti kaj la aŭtoro diskutis inter la 12a kaj la 15a de aprilo 1982 pri itallingva decidhelpa teksto. La internacilingva skizo de ĉi teksto (dato: 1982.04.13) titolas jene: "Internacia Libera Akademio de Sciencoj San Marino" kun la piednoto: "Kaze ke sen malplifaciligo de la realigo kaj sen plilongigo de la tempo eblas tuj starigi universitaton, estu anstataŭita en ĉi teksto la vorto 'Akademio' per la vorto 'Universitato'." Kiel oficialajn lingvojn la skizo proponis nur ILon krom – "por ĉiuj dokumentoj servantaj al celoj de la Respubliko de San Marino same kiel por la korespondado interna en la itala lingvoregiono – la Itala". La skizo proponis kiel fondomembrojn – celante ekvilibron inter la diversaj kontinentoj kaj politikaj grupiĝoj – krom A. Casali, kiel la direktoron de la In­stituto pri Kibernetiko de San Ma­rino, la universitatajn profesorojn Bociort (RO), Boulanger (B), Frank (D), Fukuda (J), Kawamura (J), Lapenna (GB), Mattos (BR), Mei­er (siatempa DDR), Mužić (Zag­reb – siatempa YU, nun HR), Neergaard (DK), Pennacchietti (I), Sherwood (USA), Szerdahelyi (H) kaj Valentinuzzi (RA) – kaj "pro ofico" reprezentantojn de la registaro de RSM kaj de diversaj "internaciaj organizoj, kiuj flegas la Internacian Lingvon kaj ties uzadon ankaŭ por scienca internacia kunlaboro". Laŭ la skizo tiuj fondomembroj "rajtas alelekti kromajn ... membrojn, kiuj en siaj landoj jam akiris la staton de plenrajtaj universitataj profesoroj".

Tatsächlich reichte die Zeit nicht aus, um eine Zusammenkunft einer Gruppe mitarbeitsbereiter Kollegen im sanmarinesischen Institut für Kybernetik zu verwirklichen. Dort diskutierten mit dem Kollegen Casali nur Fabrizio Pennacchietti und der Autor vom 12. bis 15. April 1982 über einen entscheidungsförderlichen Text in italienischer Sprache. Die internationalsprachige Skizze dieses Textes (Datum: 1982.04.13) trägt die Überschrift: "Internationale Freie Akademie der Wissenschaften San Marino" mit der Fußnote: "Sollte es ohne Erschwerung der Verwirklichung und ohne zeitliche Verzögerung möglich sein, sofort eine Universität zu errichten, ist in diesem Text das Wort 'Akademie' durch das Wort 'Universität' zu ersetzen." Als offizielle Sprachen schlägt die Skizze nur ILo vor, außer – "für alle Dokumente, die Zwecken der Republik von San Marino dienen, ebenso wie für den Schriftwechsel innerhalb des italienischen Sprachbereichs – Italienisch". Die Skizze schlug als Gründungsmitglieder – im Interesse eines Gleichgewichts zwischen den verschiedenen Kontinenten und politischen Gruppierungen – außer A. Casali als dem Direktor des Instituts für Kybernetik von San Marino, die Universitätsprofessoren Bociort (RO), Boulanger (B), Frank (D), Fukuda (J), Kawamura (J), Lapenna (GB), Mattos (BR), Meier (damalige DDR), Mužić (Zagreb – damaliges YU, heute HR), Neergaard (DK), Pennacchietti (I), Sherwood (USA), Szerdahelyi (H) und Valentinuzzi (RA) vor – und "ex officio" Vertreter der Regierung von RSM und von verschiedenen "internationalen Organisationen, welche die Internacia Lingvo und deren Benutzung auch für eine internationale wissenschaftliche Zusammenarbeit pflegen". Nach dieser Skizze sollen jene Gründungsmitglieder "das Recht haben, weitere ... Mitglieder hinzuzuwählen, welche in ihren Ländern bereits den Rang von vollberechtigten Universitätsprofessoren erlangt haben".

La skizon ricevis la ministrino pri klerigado kaj kulturo en ILo kun itala traduko je la fino de la postpaska kunestado en San Marino.

Die Skizze erhielt die Ministerin für Volksbildung und Kultur in ILo mit italienischer Übersetzung am Ende des nachpfingstlichen Zusammenseins in San Marino.

Por informiĝi, ĉu eventuale la pro­jekto almenaŭ parte povus interesi alian sen-universitatan eŭropan ŝtaton, EŭropaKlubo pri tio demandis 1982.03.24 germanlingve la registaron de Liĥtenŝtajno, kaj 1982.04.02 franclingve la konsilantarojn de Monako kaj Andoro. Negativaj respondoj venis la 10an de aŭgusto 1982 el Monako kaj la 20an de julio 1983 el Liĥtenŝtajno; el Andoro nenia respondo venis. -

Um zu sondieren, ob eventuell das Projekt wenigstens teilweise einen anderen universitätsfreien europäischen Staat interessieren könnte, befragte hierüber der EuropaKlub 1982.03.24 in Deutsch die Regierung von Liechtenstein und 1982.04.02 in französisch die Räte von Monaco und Andorra. Negative Antworten kamen am 10. August 1982 aus Monaco und am 20. Juli 1983 aus Liechtenstein; aus Andorra traf keinerlei Antwort ein. –

Intertempe – la 19an de majo 1983 – la registaro de la Respubliko de San Marino (la Congresso di Stato) estis akceptinta la proponon de la ministrino pri Publika Klerigado kaj Kulturo, dr.ssa Fausta Morganti, krei en interligo kun la sanmarina Instituto pri Kibernetiko "Akademion Internacian de la Sciencoj". Ĝi okazigu internaciajn renkontiĝojn en la Respubliko, preparu projekton por esplordoktoriĝo (t. e. habilitiĝo) kaj havu por la starigo de tiuj planoj kaj por la propono de sia interna regularo ses monatojn da tempo. La ministrino recevis la taskon, realigi la decidon kaj prezenti taŭgtempe definitivan proponon.

Zwischenzeitlich – am 19. Mai 1983 – hatte die Regierung der Republik von San Marino (der Congresso di Stato) den Antrag der Ministerin für Volksbildung und Kultur, Frau Dr. Fausta Morganti, angenommen, in Verbindung mit dem sanmarinesischen Institut für Kybernetik eine "Internationale Akademie der Wissenschaften" zu schaffen. Diese sollte internationale Zusammenkünfte in der Republik veranstalten, ein Projekt zur Erlangung des Forschungsdoktorats (d.h. der Habilitation) vorbereiten und für die Erstellung dieser Pläne sowie des Vorschlags für ihre innere Funktionsordnung sechs Monate Zeit haben. Die Ministerin erhielt die Aufgabe, den Beschluss umzusetzen und rechtzeitig einen endgültigen Vorschlag zu unterbreiten.

Ĉi tiun registaran decidon 58/ 3422 de 1983.05.19/1682pfR (vd. la apendicon) la revuo GrKG/H publikigis – tradukita en ILon – en sia jarvolumo 24 (1983), kajero 2, pj 92 – 94, ektransprenante la rolon de kvazaŭoficiala revuo de AIS.

Diesen Regierungsbeschluss 58/3422 von 1983.05.19 / 1682 nGrR (vgl. Anhang) veröffentlichte die Zeitschrift GrKG/H – in ILo übersetzt – in Band 24 (1983), Heft 2, S. 92 – 94 und begann damit die Rolle einer offiziösen Zeitschrift der AIS zu übernehmen.

La "Iniciatgrupo AIS de Eŭropa Klubo", kiu estis jam en la aprilo de la antaŭa jaro transdoninta al Ministrino Morganti detalan projekt­skizon de "Internacia Libera Akademio de la Sciencoj (aŭ Uni­versitato) San Marino" senprokraste reaktiviĝis, interkonsiliĝis 1983.07.11 / 1682 pfR denove kun la ministrino, zorgis laŭ ŝiaj direktivoj kaj peto ĝis la fino de oktobro pri la plenumo de la taskoj, pri kiuj la registaro estis postulinta de ŝi raporton ene en ses monatoj, kaj preparis por la jarfino la Unuan Sanmarinan Universitatan Sesion (SUS 1, 1983.12.27 – 1984.01.06 / 1683 pfR).

Die "Initiativgruppe AIS des EuropaKlub", die schon im April des Vorjahrs an Ministerin Morganti eine ausführliche Skizze für eine "Internationale Freie Akademie der Wissenschaften (oder Universität) San Marino" überreicht hatte, nahm unverzüglich ihre Tätigkeit wieder auf, beriet sich 1983.07.11 / 1682 nGrR erneut mit der Ministerin, sorgte ihrer Bitte entsprechend gemäß ihren Richtlinien bis Ende Oktober für die Erfüllung der Aufgaben, über welche die Regierung von ihr einen Bericht innerhalb von sechs Monaten gefordert hatte, und bereitete für den Jahresschluss die Erste Sanmarinesische Universitäre Studientagung vor (SUS 1, 1983.12.27 – 1984.01.06 / 1683nGrR).

La solena malfermo okazis la 28an de decembro en la sanmarina Kongrespalaco fare de la ministrino en la ĉeesto de la du sanmarinaj ŝtatestroj (la Capitani Reggenti) kaj de aliaj eminentuloj, de kiuj paroladis la ambasadorino de San Marino ĉe UNES­KO, la sanmarina observantino ĉe la Eŭropa Konsilantaro, la katolika epi­s­­kopo kaj la prezidanto de la Aka­de­mio de Esperanto. La sekvintan, ori­entigan paroladon de la aŭtoro (vd. la tekston 2 de parto 3) tradukis Fabrizio Pennacchietti frazon post frazo el ILo en la Italan. Laŭ la titolpaĝo de la programkajero SUS 1 estis "ce­le la inaŭ­guron de la AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ RSM organizita de la Ministerio pri Kle­rigado kaj Kulturo de la Respubli­ko San Marino kunlabore kun la Scienca Konsilantaro de la Societo por lingvolim-transpaŝa eŭropa inter­kompreniĝo (Eŭropa Klubo) r.a. kaj okazonta sub la aŭspicioj de Iliaj Moŝtoj LA KAPITANOJ REG­ANTAJ". Temis pri fakta oficialigo.

Die feierliche Eröffnung erfolgte am 28. Dezember im Kongresspalast von San Marino durch die Ministerin im Beisein der beiden sanmarinesischen Staatsoberhäupter (den Capitani Reggenti) und anderer Prominenter, von denen die Botschafterin San Marinos bei der UNESCO, die sanmarinesische Beobachterin beim Europarat, der katholische Bischof und der Präsident der Akademio de Esperanto das Wort ergriffen. Die Grundsatzrede, die anschließend der Autor in ILo hielt (vgl. Text 2 von Teil 3), übersetzte Fabrizio Pennacchietti satzweise ins Italienische. Wie dem Titelblatts des Programmhefts zu entnehmen war, wurde SUS 1 "zwecks Eröffnung der INTERNATIONALEN AKADEMIE DER WISSENSCHAFTEN RSM vom Ministerium für Bildung und Kultur der Republik San Marino zusammen mit dem Wissenschaftlichen Beirat der Gesellschaft für sprachgrenzübergreifende europäische Verständigung (EuropaKlub) e. V. vorbereitet und unter Schirm­herrschaft Ihrer Exzellenzen, der REGIERENDEN HAUPTLEUTE durchgeführt". Es handelte sich um eine Offizialisierung de facto.

La tiel inaŭgurita scienca institucio komencis sian laboron per debutprelegoj de antaŭviditaj profesoroj alvenintaj el universitatoj eŭropaj kaj amerikaj, per universitatnivelaj kursoj kaj per unuopaj sciencaj prelegoj en la sekcioj proponitaj jam 1981.11.30 per la projekto de Internacia Libera Universitato. (Al la kibernetika sekcio, kiel kies dekano rolis la aŭtoro, estis provizore ali­gita la sekcio Filozofio, al la huma­nistika sekcio, gvidita de Penna­cchietti, la morfoscienca sekcio kaj al la naturscienca sekcio, kies dekano estis Paul Neegaard, la sekcio "Struk­tursciencoj".). Tamen, la nova institucio ne estis nomita "univer­sitato". Historia kialo estis lokaj sus­pektoj pri daŭra ĉeesto de multnombraj eksterlandaj studentoj. La no­mo "akademio" krome konformis al deziro de la enplektitaj sciencistoj el siatempe socialismaj landoj, kie ofte la sciencaj akademioj ĝuas pli ampleksajn rajtojn kaj pli altan re­putacion ol universitatoj.

Die so eröffnete wissenschaftliche Einrichtung begann ihre Arbeit mit Antrittsvorlesungen vorgesehener Professoren, die von europäischen und amerikanischen Universitäten hinzugekommen waren, mit Kursen auf Universitätsniveau und mit Einzelvorträgen in den Sektionen, die schon 1981.11.30 mit dem Projekt einer Internationalen Freien Universität vorgeschlagen worden waren. (Der kybernetischen Sektion, als dessen Dekan der Autor fungierte, war vorläufig die Sektion Philosophie angeschlossen, der von Pennacchietti geleiteten humanistischen Sektion die gestaltungswissenschaftliche und der naturwissenschaftlichen Sektion, deren Dekan Paul Neergaard war, die Sektion "Strukturwissenschaften".) Dennoch wurde die neue Einrichtung nicht "Universität" genannt. Eine geschichtliche Ursache waren örtliche Bedenken gegen eine befürchtete ständige Präsenz zahlreicher ausländischer Studenten. Die Bezeichnung "Akademie" entsprach überdies einem Wunsch der beteiligten Wissenschaftler aus damals sozialistischen Ländern, wo die Wissenschaftsakademien oft umfassendere Rechte und höhere Reputation als die Universitäten genießen.

En la retrospektivo la publikigitaj protokoloj same kiel la leteroj kaj aliaj aktoj montras, ke la ambaŭ­flankaj iniciatoroj de AIS agadis ja laŭ impona sagaco, sed sen antaŭvidi la detalajn obstaklojn jurajn, politikajn, organizajn kaj financajn, kiuj ekde 1984 bremsis la pluan evoluon. En la ministerio maturiĝis la konvinko, ke "la Akademio devos trovi sian juran pozicion en la kadra leĝo pri la universitata instruado, kiun la ministerio nun pretigas. En tiu framo oni konformigos la proponitajn skizojn de statuto al la ĝeneralaj principoj de la kadra leĝo." Tion sciigis ministrino Morganti al la aŭtoro en letero de la 4a de septembro 1984, kaj tamen optimisme daŭrigis: "Plenuminte la procedurojn, oni povos doni oficialecon al la iniciato de vi proponita, kiu jam trovis favoran akcepton flanke de San Marino." (Vd. la dokumenton 4 en la apendico.)

Im Rückblick zeigen die veröffentlichten Protokolle ebenso wie die Briefe und andere Akten, dass die beiderseitigen Initiatoren der AIS zwar mit beeindruckendem Weitblick handelten, aber ohne die juristischen, organisatorischen und finanziellen Einzelhindernisse vorauszusehen, welche ab 1984 die weitere Entwicklung bremsten. Im Ministerium reifte die Überzeugung, dass "die Akademie ihren juristischen Ort in dem Rahmengesetz über die universitäre Bildung finden muss, welches das Ministerium augenblicklich ausarbeitet. In diesem Rahmen wird man die vorgeschlagenen Entwürfe einer Satzung an die allgemeinen Grundsätze des Rahmengesetzes anpassen." Das teilte Frau Minister Morganti dem Autor in einem Schreiben vom 4. September 1984 mit, fuhr aber immerhin optimistisch fort: "Nach Abschluss der Verfahren wird man die von Ihnen vorgeschlagenen Initiative offizi­alisieren können, die von sanmarinesischer Seite schon wohlwollend angenommen wurde." (Vgl. Dokument 4 im Anhang.)

La dilemon inter la deziroj, havi – unuflanke – internacian akademion aŭ universitaton, kaj havigi – aliflanke – la eblon, akiri ŝtate agnoskitajn titolojn, oni celis superi per

(1) la 1985.09.13 okazinta fondo de la Akademio kiel memstara internacia institucio, kies statuton (la dokumenton 5 de la apen­dico) la sanmarina advokato Busignani verkis laŭ direk­tivoj donitaj el la ministerio, sed kiun subskribis 18 scien­caj kaj aliaj privatuloj (ilin post la notaria akto oficiale ak­ceptis la novaj Regantaj Kapi­tanoj), kaj per

Das Dilemma zwischen den Wünschen, einerseits eine internationale Akademie oder Universität zu haben, und anderseits die Möglichkeit zum Erwerb staatlich anerkannter Titel zu bieten, beabsichtigte man zu überwinden, indem

(1) 1985.09.13 die Akademie als selbst­ständige, internationale Einrichtung gegründet wurde, deren Statut (Dokument 5 im Anhang) der sanmarinesische Advokat Busignani nach Richtlinien aus dem Ministerium verfasst hatte, die aber 18 wissenschaftliche und andere Privatpersonen unterschrieben (sie wurden nach dem notariellen Akt von den neuen Regierenden Hauptleuten offiziell empfangen), und indem

(2) la 1985.10.31 okazinta parlamenta aprobo de la kadra leĝo pri ŝtata universitato, kiu ebligu la ŝtatan agnoskon de la akademia laboro (kaj al kiu AIS adaptis tiucele siajn regularojn).

(2) 1985.10.31 die parlamentarische Zustimmung zum Rahmengesetz über die staatliche Universität erfolgte, um die staatliche Anerkennung der Akademiearbeit zu ermöglichen (wozu die AIS ihre Regularien dem Rahmengesetz anpasste).

Pro tiu ĉi laŭjura disigo nek la registaro de RSM nek ties ŝtata Instituto pri Kibernetiko delegis pro-oficajn membrojn en la Akademi­on. Sed ambaŭ fakte fariĝis partne­roj de ties laborado. Tion oficiale kon­kretigas letero de Ministrino Fausta MORGANTI de 1985.12.09 / 1685 pfR (vd. la dokumenton 6 en la apendico).

Wegen dieser juristischen Trennung entsandte weder die Regierung von RSM noch deren staatliches Institut für Kybernetik Mitglieder ex officio in die AIS. Beide wurden aber de facto Partner der Akademiearbeit. Dies konkretisiert offiziell ein Brief von Ministerin Fausta MORGANTI vom 1985.12.09/1685pfR (vgl. Dokument 6 im Anhang).

 

<< antaŭa   komenco   sekva >>