Statuto (ST)

Establigxo - sidejo - celoj - eblecoj

Art. 1

La Akademio Internacia de la Sciencoj (mallonge AIS) estas establita kun sidejo en la Respubliko de San Marino. Gxi povas havi ankaux la jenajn nomojn:
ACCADEMIA INTERNAZIONALE DELLE SCIENZE SAN MARINO
INTERNATIONAL ACADEMY OF SCIENCES SAN MARINO
ACADEMIE INTERNATIONALE DES SCIENCES SAN MARINO
INTERNATIONALE AKADEMIE DER WISSENSCHAFTEN SAN MARINO

Art. 2

La Akademio Internacia de la Sciencoj ne estas ligita al iu politika aux religia konvinko, nek al specifa scienca skolo aux etna lingvo, kaj alstrebas la realigon de organiza strukturaro por internacia kaj, kie necese, interfaka scienca kunlaboro. Gxi prizorgas kaj subtenas la eldonadon de sciencaj verkoj, kiuj efektivigas aux stimulas internacian sciencan kunlaboradon.

La Akademio okazigas en la Respubliko de San Marino internaciajn unu- aux plursemajnajn kursojn kaj prelegseriojn. Tiajn kursojn kaj prelegojn prizorgas akademiaj kaj, se necese, gastaj profesoroj kaj docentoj.

La Akademio subtenas lauxnecese kaj lauxeble la fondadon, evoluigon kaj kompletigon de institucioj de supera instruado, kiuj respektas la principon de la sennacieco de la sciencoj kaj celas internacian sciencan komunikadon, havigante al ili konsilojn kaj organizan helpon. Tiusence, gxi kunlaboras kun universitatoj kaj esplorcentroj, kie ajn ili trovigxas.
[IS 9]

Art. 3

Kadre de la akademio estas establita sektoro de subtenaj membroj sen specife sciencista aux esplorista kvalifiko, kiuj celas agade kaj finance subteni la akademion.

La nur subtenaj membroj ne povas aparteni al la gvidorganoj, nek partopreni, escepte kiel observantoj, al la asembleoj de la akademio, kaj ne ricevas akademianecon.

Art. 4

La oficialaj lingvoj de la akademio estas la itala, la Internacia, la angla, la franca kaj la germana lingvoj.

La akademio zorgas speciale pri la aplikado de la Internacia Lingvo en scienca komunikado kaj en kulturo.

Cxiu rajtas alskribi la akademion en unu el la oficialaj lingvoj. La akademio klopodas respondi samlingve, sed se tio ne eblas gxustatempe, gxi respondas internacilingve aux itale.
[KS 3]


Art. 5

Tiu cxi statuto devas esti tradukita al kaj publikigita en cxiuj oficialaj lingvoj de la akademio.

Membroj - gvidorganoj

Art. 6

La akademio konsistas el sciencistoj kaj esploristoj logxantaj en la Respubliko de San Marino, kaj el universitatnivelaj sciencistoj kaj konataj esploristoj el aliaj sxtatoj, kontribuintaj al internacia scienca kunlaborado.

Kiel honoraj membroj de la akademio povas esti elektitaj, ne farigxante per tio efektivaj membroj, tiuj sciencistoj, universitataj docentoj, esploristoj kaj studintoj, kiuj kontribuis al la celoj aux la scienca agado de la akademio, aux kiuj speciale distingigxis en internacia scienca kunlaborado, aux tiuj, kiuj agade kaj finance helpadas la akademion.
[RD, EK 26]

Art. 7

La akademion gvidas jenaj organoj:
(1) Gxenerala Asembleo de la akademianoj
(2) Akademia Senato
(3) Revizoraro.

Gxenerala Asembleo

Art. 8

La Gxeneralan Asembleon kunvokas la prezidanto almenaux unufoje jare aux pli ofte post peto de 1/3 de la membroj aux post motivigita decido de la akademia senato, de la prezidanto, aux de la revizoraro; al gxi apartenas cxiuj efektivaj membroj.

La kunvokado de la Asembleo estas komunikata al la membroj per skriba avizo aux publika manifesto, entenantaj tagordon, almenaux 10 tagojn antaux la fiksita dato.

La Asembleo diskutas kaj vocxdonas pri la raporto de la akademia senato kaj pri la bilanco. Gxi fiksas la evolucelojn kaj plancelojn de la akademio.

La Asembleo krome definitive decidas pri apelacioj kontraux disciplinaj decidoj de la senato.
[KS]

Art. 9

La Asembleo estos kvoruma en cxeesto de pli ol duono de la membraro je sia unua kunvoko, kaj en cxeesto de almenaux triono de la membraro je dua kunvoko, okazonta unu horon, post la unua.

Akademia Senato

Art. 10

La akademion gvidas akademia Sanato, konsitanta el 5 gxis 11 anoj.

Senatano elekteblas nur tiu, kiu havas la rangon de orda universitata profesoro.

La akademia senato elektas inter la senatanoj prezidanton, vicprezidanton, sekretarion kaj trezoriston -- la lastajn du gxi eble alelektas de inter eksteruloj.

La Gxenerala Asembleo elektas inter la efektivaj membroj la senatanojn per nesekreta aux sekreta vocxdono laux decido de la Asembleo. Ili oficas kvar jarojn kaj estas reelekteblaj.

Art. 11

La akademia senato, prezidata de la prezidanto, plenumas la decidojn de la Gxenerala Asembleo, gvidas kaj inspiras la agadon de la akademio kaj kompilas cxiujare bugxeton kaj financan raporton, submetendajn al la aprobo de la Asembleo.

La akademia senato eldonas agnoskilojn kaj atestilojn kaj lancxas ,,premion`` por internacie famaj sciencistoj.

La akademia senato nomumas la honorajn membrojn de la akademio.

La akademia senato organizas, laux la indikoj de la Gxenerala Asembleo, internaciajn kursojn, prelegojn aux prelegseriojn kaj cxiujn aliajn agadojn de la akademio.

La akademia senato preparos regularon, submetendan poraprobe al la Gxenerala Asembleo, priskribantan la manierojn kaj bezonajxojn por enskribigxi al kursoj okazigitaj de la akademio, kaj la nomumadon de docentoj.

Art. 12

La akademia senato kunvenas cxiufoje, kiam la prezidanto taksas tion oportuna, aux surpete de la vicprezidanto aux de almenaux tri senatanoj aux de la revizoraro.

Gxi estas kvoruma en cxeesto de pli ol la duono de la senatanoj. La akademia senato decidas per simpla plimulto, kaj kaze de vocxegaleco decidas la vocxo de prezidanto.

Nesenkulpigebla malcxeesto cxe tri sinsekvaj kunsidoj senigas de senataneco.

Prezidanto

Art. 13

La prezidanto jure reprezentas la akademion en cxiuj eksteraj okazoj, subskribas gxiajn aktojn, kunordigas gxiajn funkciojn, plenumas la decidojn de la Asembleo kaj de la akademia senato, proponas al la akademia senato por lauxmerita decido la aligxojn de novaj akademianoj kaj la nomumojn de honoraj membroj.

Vicprezidanto, Sekretario kaj Trezoristo

Art. 14

La vicprezidanto helpas la prezidanton pri la plenumo de ties funkcioj kaj anstatauxas la prezidanton, kiam tiu forestas.

La sekretario kontrolas la bonan funkciadon de la akademio, prizorgas la verkadon de kunsidaj rezolucioj, la korespondadon, la protokolon kaj la membroliston, gardas la arkivon kaj gxenerale helpas la prezidanton pri taskoj.

La trezoristo prizorgas la enkasigon de la membrokotizoj, administras la spezojn laux la necesoj de la akademio, gardas la kason kaj dauxre aktualigas la inventaron de la instituciaj proprajxoj.

Subtenaj membroj

Art. 15

La subtenaj membroj asemblee elektas inter si estraron, kiu konsistas el 5 - 7 anoj, kiuj oficas kvar jarojn kaj estas reelekteblaj.

La estraro nomumas per simpla plimulto de la cxeestantoj direktoron kaj sekretarion.

Art. 16

La asembleo de la subtenaj membroj estas kunvokata de la direktoro proprainiciate aux laux peto de almenaux du estraranoj almenaux 10 tagojn antauxe per registrita letero aux telegrame.

Gxi estas kvoruma en cxeesto de pli ol la duono de la membroj de la Subtena Sektoro je la unua kunvoko, kaj de almenaux triono je la dua kunvoko, okazanta unu horon post la unua.

Vocxo estas delegebla. Cxiu subtena membro rajtas vocxdoni.

Art. 17

La asembleo fiksas la jaran kotizon aux eventualajn eksterordinarajn kontribuojn por cxiu subtena membro favore al la iniciatoj, kiujn entreprenas la akademio.

La asembleo planas la investadon de kolektitaj kontribuoj, indikante prioritatojn rilate ties uzon.

Art. 18

La estraro plenumas pere de sia direktoro la decidojn de la asembleo, administras la kolektitajn kontribuojn, donante cxiujaran finkalkulon al la asembleo.

La direktoro kunordigas la agadon de la estraro, informas pri ties kunvokadoj kaj reprezentas gxin en la akademio kaj vidalvide ties gvidorganojn.

Revizoraro

Art. 19

Laux la sama elektosistemo kiel por la akademia senato, la Gxenerala Asembleo de la akademianoj elektas revizoraron, konsistantan el tri revizoroj, el kiuj du estas efektivaj kaj unu anstatauxanta.

La revizoroj kontrolas la financadon de la akademio.

Ili prezentas al la Gxenerala Asembleo cxiujare raporton pri la financa administrado fare de la akademia senato kaj, speciale, pri la plej signifoplenaj aspektoj de la bugxeto kaj finkalkulo.

La revizoroj oficas kvar jarojn kaj reelekteblas.

Aneco

Art. 20

La aligo al la akademio kaj al la sektoro de subtenaj membroj falas en la kompetentecon de la akademia senato. Oni aligxas per rekta peto al la prezidanto kiu gxin prezentas al la akademia senato, aux per propono de la prezidanto al la akademia senato, ambauxkaze devas esti aldonata atestilo pri la kvalitoj de la kandidato, kiuj necesas laux tiu cxi statuto por esti akceptata kiel akademiano aux kiel membro de Subtena Sektoro.

Art. 21

La akademia senato povas sankcii kontraux la membroj laux jenaj manieroj:
(a) Suspendo de akademianeco por inter tri monatoj kaj du jaroj;
(b) forpelo el la akademio.
Tiuj sankcioj povas esti aplikataj pro jenaj kialoj:
(1) nepago de kotizoj, subvencioj kaj kontribuoj, regule petataj fare de la kompetentaj organoj de la akademio;
(2) kondamno pro komunjuraj deliktoj;
(3) agoj, kiuj serioze gxenas la ekvilibron kaj ordon de la akademio.

Art. 22

Kontraux disciplinaj decidoj de la akademia senato la koncernatoj povas protesti ene de 90 tagoj al la Gxenerala Asembleo, kiu ekzamenos la apelacion dum sia unua kunveno.

Art. 23

La membreco finigxas, krom en la kazoj menciitaj en art. 21, ankaux per malaligxo kaj morto.

Art. 24

La perdo de la aparteneco al la akademio rezultigas la maleblon rericevi sumojn pagitajn kiel kotizojn aux kontribuojn.

Kapitalo kaj administra jaro

Art. 25

La socia kapitalo konsistas el:
(a) moveblajxoj de la akademio;
(b) jaraj membrokotizoj, fiksataj cxiujare de la akademia senato;
(c) kontribuoj de la subtenaj membroj, de organizajxoj aux privatuloj, kiuj intencas helpi la evoluon de la akademio;
(d) rezerva fonduso por neantauxvideblajxoj;
(e) cxia alia rezulto de akademia agado.

Art. 26

La financa jaro finigxas la 31-an de decembro.
Fine de cxiu financa jaro, la akademia senato preparas la bugxeton kaj finkalkulon de la akademio.

Dissolvo

Art. 27

Por decidi la dissolvon de la akademio necesas la absoluta plimulto de cxiuj efektivaj membroj. Samtempe kun la dissolvo, la Asembleo nomumas unu aux plurajn likvidontojn. La aktiva kapitalo estos transskribita al organizajxoj kun humanecaj aux kulturaj celoj.


aprobita de la Konsilio de la XII de la Respubliko de San Marino 1986-11-25 / 1686 pfR