emblemo de AIS

La Germana lingvo, oficiala lingvo de AIS


La Germana lingvo estas hind-eŭropa, pli precize ĝermanida lingvo, sed alprenis multajn fremdajn vortojn el la lingvoj Latina/Franca kaj Angla. La landoj kaj regionoj, en kiuj la Germana lingvo estas (inter aliaj) oficiala, parte uzas specialajn vortojn, sed ĝenerale la lingvo estas interkromprenebla (male al kelkaj ĝiaj dialektoj). Apartaĵo estas, ke en Svislando oni ne uzas la minusklan ligaturon "ß" (kiu ekestis el "hs"), sed anstataŭigas ĝin per "ss" (kio ankaŭ alilande okazas ĉe majuskligo).

Je 1998-08-01 ekvalidis ortografia reformo, tiel ke tekstoj de antaŭ tiu dato estas skribataj iom malsame. Sed la diferencoj ne estas enormaj. Okulfrapa diferenco estas, ke antaŭ tiu dato oni uzis la ligaturon "ß" ankaŭ anstataŭ "ss", se ĝi starus je la fino de silabo.

Jen kelkaj informoj pri