|
De la Internacia Kongresa Universitato ĝis la Scienca Kafejo, de la Esperantologia Konferenco ĝis la premioj Pirlot kaj Power, la 111-a Universala Kongreso en Graz montras denove, ke Esperanto estas ne nur lingvo de kulturo kaj amikeco, sed ankaŭ lingvo de scienco.
Unu el la plej interesaj flankoj de la Universala Kongreso en Graz estis la ampleksa scienca programo. Apud la ĝenerala kongresa programo, la kongresanoj povis partopreni prelegojn kaj diskutojn pri scienco, lingvistiko, teknologio kaj aliaj fakaj temoj.
La ĉefa akademia scenejo estis la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kies 79-a sesio okazis kadre de la UK. Dum la solena malfermo, la IKU-rektoro prof. Amri Wandel, kiu dum multaj jaroj servis kiel sekretario de IKU, dankis al siaj posteuloj en la roloj de IKU-sekretario, Jose Antonio Vergara, kaj de estrarano pri Scienca Agado, Francois Lo Jacomo. Wandel elstarigis la kunlaboron inter UEA kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu dum tridek jaroj multe kontribuis por la disvolvo de la scienca agado en la Esperanto-movado, kaj kulminis en Graz, kie ses IKU-proponoj estis adoptitaj de AIS kiel prelegojn de sia 43-a sesio de la Scienca Universitata Sesio.
La scienca programo de la UK estas multe pli ol serio de prelegoj. Ĝi formas tutan ĉenon: esploro → prelego → diskuto → libro → premio. IKU donas la grandan akademian scenejon; Scienca Kafejo alportas sciencon al pli neformala publiko; AIS ofertas universitatan profundigon; la Esperantologia Konferenco esploras la lingvon mem; kaj la premioj Pirlot kaj Power montras aprezon al la plej bonaj rezultoj.
Estas bela simboleco en tio, ke ĉio ĉi okazas en la Universala Kongreso de Esperanto. La lingvo, kreita por faciligi internacian komunikadon, dum unu semajno fariĝas instrumento por internacie edukiĝi kaj diskuti pri scienco en multaj, plej diversaj fakoj.
Artikolo en Esperanto |
AIS-anoj kiuj ne ricevas AIS-cirkulerojn, sed volas ricevi ilin retmesaĝe,
bv. indiki sian retadreson al informo
ais-sanmarino.org.
Ne-membroj kiuj deziras fariĝi ret-amikoj de AIS bv. sendi mesaĝon al
informo
ais-sanmarino.org.
| Anstataŭ kotizo la AIS-membroj (kaj ne-membroj) estas bonvenaj subteni la akademian laboron per donacoj al la AIS-konto (VerbundVolksbank OWL, Paderborn (Germanio), IBAN: DE81 4726 0121 8604 1822 00 – nova ekde aprilo 2022!) aŭ al la UEA-konto de AIS (aisc-j). Aŭ uzu la apudajn butonojn por pagi per PayPal. Dankon! |
ais-sanmarino.org).