Lastatempe ŝanĝitaj paĝoj de AIS


la RSS-simbolo, oranĝa kun blankaj punkto kaj du arkoj

Tiu ĉi paĝo ne plu necesas

Tiu ĉi paĝo, kiu informas pri ŝanĝoj en la retejo de AIS, verŝajne baldaŭ povos malaperi. Ne timu, estimata leganto, ĉar AIS nun ofertas abonfluon, kiu plenumas la saman funkcion pli komforte.

Espereble via krozilo supre, ekzemple en la adreskampo, montras piktogramon similan al la ĉi-supra bildo (eble invers-koloran); se ne, sekvu tiun ĉi ligilon. Per ĝi vi povas aboni la novaĵfluon de AIS. Via krozilo (aŭ alia programo) tiam aŭtomate montros al vi la ŝanĝojn en nia retejo.

Komentoj pri tiu ĉi nova servo estas bonvenaj. "Abono" al nia novaĵfluo ne signifas ian registriĝon ĉe AIS, sed nur taskon al via krozilo regule serĉi novaĵojn en nia retejo. AIS nenion scias pri la "abonantoj" de tiu servo; ili restas anonimaj.


2008

2007